Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanio havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla.
Tamen la historio certe memoros tiun balotadon. Pro ĝia rezulto, kompreneble, ĉar la ĉefministro kaj granda favorato Marcel Ciolacu (PSD) estis eliminita eĉ ĉe la unua raŭndo, same kiel lia kunulo de PNL, kaj precipe pro ĝia konkludo : simpla nuligo pro nekontentiga rezulto. Tra la tuta mondo regantoj jam provis multegajn manierojn por ĉirkaŭiri la volon de la balotintoj : ignori la rezulton de la balotujoj trudante traktaton rifuzitan per referendumo, uzi instituciajn artifikojn por resti en regado malgraŭ balota malvenko, inventi akuzojn pri fraŭdo por dubigi la rajtecon de kandidato ... Sed neniam, en demokratia regno, oni tiel forviŝis milionojn da balotiloj.
La afero komenciĝis per neatenditaj rezultoj la vesperon de la 24-a de novembro. S-ro Călin Georgescu, kiu estis oscilinta inter 5% kaj 9% en la opinisondadoj, atingis la unuan lokon per 23% de la voĉdonoj, antaŭ la estro de eta centra partio, S-ino Elena Lasconi. La venkinto asertis sin kandidato "kontraŭsistema". Iam estinta ekstremdekstrulo, li konkuris kiel sendependulo, sen partio, nek kampanja mono, kaj rifuzis montriĝi en televidoj. Laŭdante nutraĵan kaj energian suverenecojn, li denuncas tutmondiĝon, inflacion, enmigradon, NATO-n, Eŭropan Union, helpon al Kievo, vakcinojn kontrău Kovim ... Ĉio tio nur ĉe la sociaj retoj TikTok kaj YouTube, per paroladoj ŝmiritaj de esoterismo kaj alvokoj al Jesuo.
Ke tia persono ekregu landon kiun trapasas la ukrainiaj grenoj kaj kiu baldaŭ havos la plej grandan armean bazon de NATO povis nur estigi baraĵan kanonadon. Le 28-an de novembro, Nacia Konsilio pri Defendo — estrata de la elironta prezidanto Klaus Iohannis (PNL) — akuzis TikTok-on pri "prefera traktado" por S-ro Georgescu. Tuj poste, Nacia Konsilio pri radio kaj televido petis Bruselon — kiu tuj obeis — enketi pri tiuj "algoritmaj pliigoj" kaj iliaj "eblaj riskoj por la nacia sekureco". La 4-an de decembro, prezidanto Iohannis rivelis dokumentojn de la sekretaj servoj aludantajn fremdan enmiksiĝon, el kiuj la naŭ juĝistoj de la konstitucia kortumo, kiuj ĉiuj ŝuldas sian postenon al PSD kaj PNL, argumentos nuligon de la balotado, sub aplaŭdoj de la okcidentaj kancelarioj kaj gazetaroj.
Kion diras tiuj "malsekretigitaj" dokumentoj ? Ke retaj influistoj estis pagitaj por laŭdi S-ron Georgescu, per totala sumo de 380 000 eŭroj — tio estas bagatelaĵo kompare kun 11 milionoj da eŭroj elspezitaj de S-ro Ciolacu por prezenti sian programon. La kandidato ankaŭ profitis kunordigitan subtenon de 25 000 kontoj de TikTok por pliigi la reproduktadon de liaj videofilmetoj. Krome miloj da kibernetikaj atakoj celis la komputilojn de la balotado. Kaj ... nenio alia, neniu pruvo de fremda enmiksiĝo, aŭ eĉ de interkonsento kun s-ro Georgescu.
Ĉu interveno de Moskvo aŭ ne, ĉiel, tiu operaco ŝajnas mizera. En Usono, S-ino Kamala Harris elspezis 140 milionojn da dolaroj por kreskigi sian famon en Facebook kaj Instagram, sesoble pli ol ŝia rivalo, kaj ŝi malvenkis. La nura reproduktado de mesaĝoj ne utilas : ankaŭ necesas ke ili konvinku. Sed de nun, danke al Rumanio, danke al Bruselo, estas certe ke ĉiuj, kies paroladoj estis ignoritaj de la amaskomunikiloj, kaj dampitaj de la sociaj retoj, ĝuste akiros la nuligon de balotado, kiam ĝia rezulto ne plaĉos al ili. Ĉu ne ?